Tri ĝojojn havas la saĝulo, regad' ne estas inter ili. L' unua ĝojo estas, se la gepatroj vivas, se l' fratoj ne oficas. La dua ĝojo estas rigardi alĉiele sen la ruĝiĝ' de frunto, rigardi al okuloj de homoj sen hontiĝo. La tria ĝojo estas en l' imperio trovi valorajn, bravajn virojn kaj tiujn povi instrui. Tri ĝojojn havas la saĝulo, regad' ne estas inter ili. * * Malsatas la popolo, ĉar ĝiaj superuloj tro multe da tribute prenita greno manĝas, jen kial do malsatas la popolo. Estas tre malfacile regadi la popolon ĉar al la superuloj la ago apartenas, jen kial estas do tre malfacile regadi la popolon. Akceptas la popolo facile sian morton, ĉar tiuj serĉas por si la grason de la vivo, jen kial do akceptas la popolo facile sian morton. Kaj kiu sian vivon malŝatas, pli saĝas, ol kiu ŝatas ĝin. |